UNIVERSITY OF WASHINGTON
SEATTLE, WASHINGTON 98105

Department of Psychology

25 aprilo 1967

Mr. Albert C. Aumuller
The World Almanac
230 Park Ave. New York, New York 10017

Estimata S-ro Aumuller,

Havante okazon rigardeti mian tablon de “La Unuarangaj Lingvoj de la Mondo” Monda Almanako, 1967, paĝo 295, mi rimarkis ke la listero de Esperanto ellasiĝis. Unue mi supozis ke ĉi tiu estis tipografia eraro, sed poste memoris ke lastjare vi sendis al mi kopion de letero de Prof-o. Gerd Fraenkel kiu estis kritikema de la ero. Mi nun supozas ke la ero ellasiĝis pro lia deklaro, kvankam tia agado ne estis menciita al mi.

La letero de Prof-o. Fraenkel enhavis du paragrafojn, la unua kritikema de la “piĝina Angla” ero en la 1966 Monda Almanako. Lia punkto estis bona, kaj mi estas feliĉa vidi ke la ero ne reaperis ĉi jare. Mi ne, kompreneble, iel ajn pritraktis ĉi tiun eron.

Estis la dua paragrafo de la artikolo de Prof-o. Fraenkel kiu pritaksis mian tablon. Pro la ŝanco, ke vi ne havas lian leteron ĉemane, mi kopias la rilatan paragrafon jen:

“ 2. Ĉe La Unuarangaj Lingvoj de la Mondo vi mencias Esperanton kaj ĝiaj unu miliono da parolantoj. Ĉi tiu informo estas aŭ malĝusta aŭ misgvidanta. Se via kalkulo inkluzivas nur denaskajn parolantojn, kiel ĝi devus, estas preskaŭ NENIOM da denaskaj parolantoj de la artefarita lingvo Esperanto kvankam kelkaj personoj estas sciataj lerninti ĝin antaŭ sia vera patrina lingvo. Se via kalkulo inkluzivas ne-denaskajn parolantojn estas ĝusta deklari ke la Internacia Esperanta Unuiĝo asertas la unu milionon por la lingvo (ĉu la cifero estas ĝusta estas treege malfacila certigi); sed tiam ĉiuj ne-denaskaj parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj devus ankaŭ inkluziviĝi kaj vi povas facile imagi kio okazos se vi provas fari tion.- Parenteze, unu el la faskoj de Antropologiaj Lingvistikoj aperigita por Indiana Universitato en Bloomington, Indiana havas kompletan liston de ĉiuj lingvoj parolataj de pli ol unu miliono da parolantoj (kaj multaj aliaj) ĉar tuta aro da eldonoj de ĉi tiu ĵurnalo pritraktas lingvojn de la mondo. Mi ne havas ĝin tuj ĉi-tie ĉi- momente kaj tial ne povas doni al vi la precizan bibliografian referencon.”

Prof-o. Fraenkel longdaŭre havas intereson pri interlingvistiko, kaj skribis kelkajn provokemajn artikolojn en la fako. Lia voĉo estis unu de moderado kaj objektiveco en grupo ne ĝenerale karakterizebla en tiuj terminoj. Li tamen ne estas aŭtoritato pri Esperanto aŭ la nombro de ties parolantoj. (Lia scio de Esperanto eble estas juĝebla de la fakto ke lia ĉarma malgranda libro Kio estas lingvo? enhavas du-frazan ekzemplon de Esperanto en kiu li iel amasigas tri erarojn.) La paragrafo enhavas plurajn erarajn punktojn krom ĝenerale degnan tonon kiu ne estas pravigataj per liaj senzorgaj kaj malĝustaj deklaroj. Seriatim:

1. “Se via informo inkluzivas nur denaskajn parolantojn, kiel ĝi devus,...”

Komento: Se Prof-o. Fraenkel estus klopodinte legi la unu-linian deklaron sub la titolo, li vidus ke la listadoj estas por “Tuta nombro de parolantoj . . .” Plu, la “. . .kiel ĝi devus . . .” estas simple lia opinio. Pluraj aliaj fontoj taksas nombrojn de denaskaj parolantoj, sed mi suspektas, ke la plejparto da uzantoj de la Almanako certe eble preferas havi takson por la tuta nombro.

2. “. . . estas ĝuste deklari ke la Internacia Esperanta Unuiĝo asertas la unu milionon por la lingvo . . .”

Komento: Ŝajne Prof-o. Fraenkel dependas je lia alte erariva memoro ĉi-tie. Estas nenio ajn kiel la “Internacia Esperanta Unuiĝo” kaj neniam estis. La Esperanto organizo kun nomo plej simila al ĉi tiu estas “Internacia Esperanto - Ligo” kiu eble estas tradukita “International Esperanto League.” Ĉi tiu organizo jam ne ekzistis dum dudek jaroj, estinte kombininta kun la Universala Esperanto - Asocio je 28a aprilo 1947. Dum la dek jaroj, sep monatoj, kaj dek tagoj de sia ekzistado ĝi neniam aperigis takson de la nombro de parolantoj de Esperanto, kaj malofte faris eĉ oblikvan mencion de la afero. Se Prof-o. Fraenkel pripensas, hazarde, la organizon kiu anstataŭigis IEL, La Universalan Esperantan Asocion, oni povas mencii, ke ĉi tiu Asocio (proksimume tridek-tri mil anoj) ankaŭ emis eviti subteni oficiale takson. En sia oficiala organa “Esperanto” (May, 1965) ĝi faras la demandon (mi tradukas) “Kiom da esperantistoj estas en la mondo?” kaj respondas sian propran demandon tiel:

“Ĉi tiu demando estas unu da la plej ofte demanditaj, sed inter la plej malfacila, al kiu respondi. Estas eraro respondi tuj kun ia konkreta nombro.”

Ĝi tiam eksplikas kial ĉi tiu pozicio devus esti uzata. Malgraŭ ĉi tiu konsilo, ĝi jam konsideris provi trovi respondon, menciante en sia laborplano por 1965/66 (Jarlibro, 1965, dua parto, paĝo 98)

“Nombro de Esperantistoj: Se la JIK [Jaro de Internacia Kunlaboro] donas la esperitajn rezultojn, entrepreni en 1966 enketo pri la nombro da personoj kiuj parolas la Internacian Lingvon.”

En la Jarlibro 1966, dua parto, paĝo 62, en sia laborplano aperas la komento:

“Nombro de Esperantistoj: Pro la etendo de la JIK al 1966, prokrasti la eblan enketon pri la nombro de esperantistoj al 1967.”

La afero plej simila al takso de la nombro de parolantoj de Esperanto kiu povas esti atribuita al la Universala Esperanta Asocio estas paragrafo en libro far la prezidanto de la estraro de UEA, Prof-o. I. Lapenna, titolita La Internacia Language. La paragrafa (paĝo 142) legiĝas (mi tradukas):

“Ĉe la fino de 1953 UEA . . . havis anojn en 84 malsamaj landoj kaj ĝi reprezentiĝis entute 16,861 organizitajn esperantistojn kaj proksimume 380,000 personojn kiuj parolas la Internacian Lingvon. Ĉi tiuj ciferoj daŭre pligrandiĝas.”

3. “. . .(ĉu la cifero estas ĝusto estas eg-ege malfacila certigi);. . .” Komento: La cifero ne povas, strikte parolante, esti “ĝusta” ĉar neniuj entute precizaj kriterioj estas haveblaj, kaj iukaze neniu preciza censo eblas. Se Prof-o. Fraenkel pensas pri la malfacilo fari bonan takson, mi ne povas konsenti pli, ĉar mi persone kondukis surlokan tavolan ekzempladon de popoloj en dek-duoj da landoj dum periodo de pli ol dudek jaroj, uzante centojn da horoj provante trovi ĉiun personon ene de la elektitaj lokoj de la elektitaj landoj kiu plenumas miajn kriteriojn de “parolanto de Esperanto.” Krome, mi havas la plej grandan aron de eroj en kaj pri Esperanto troveblan en la Okcidenta Hemisfero -- aro kiun estas trae serĉita por iu ajn informumojn kiuj povus plibonigi mian takson. Mallonge, mi scias pli pri la temo diskutata ol iu ajn alia persono . . . inkluzive Prof-o. Fraenkel.

Eble ĉi tiu longema kaj iom senhumora defendo de mia ero malkaŝas tro emocian respondon al bagatela afero. Tamen, estas ĉagrena fari komplikajn, zorgeme planitajn, kaj tempo-konsumajn klopodojn por akiri datumojn nenie alie haveblajn, kaj tiam la rezultoj malkompetente kritikiĝas per iu kiu klopodas nek legi la materialon zorgeme nek kontroli la “faktojn” kiujn li ofertas kiel kritiko. Por citi Prof-on. Fraenkel de alia kunteksto (International Language Review, N-ro. 46-47. paĝo 2) “Severaj vortoj devas esti diritaj de tempo al tempo por rektigi la aferon. Ĉi tiuj estas severaj vortoj.”

Via sincere,

((Sidney S. Culbert))

Sidney I. Culbert
Associate Professor

Kopio al Professor Gerd Fraenkel

SSC:sw



[Back to articles page]