1989 oktobro 24
Estimata Samideano Wolff, Vian leteron mi ricevis kiam mi atingis la hejmon post longa vojaĝo. Nun, pli ol du monatojn post vi sendis ĝin, mi respondas -- eble multe tro ma1frue por helpi vin pri viaj respondoj al redaktoraj demandoj. Supoze, vi respondus al demandoj en la angla lingvo, do mi provizas informon en tiu lingvo. La materialo en la Mond-Almanaka tablo estas akirata de vasta vario de fontoj -- lingvistikaj censoj, registaraj raportoj, korespondo kun kampaj lingvistikoj, demografiaj projeckcioj, kaj multaj aliaj. Esperanto estas unu el pluraj lingvoj por kiu preskaŭ neniuj adekvataj bazoj por taksoj estas ĝenerale haveblaj. Mi tial komencis fari miajn proprajn esplorojn, uzante procedojn kiujn mi konturos mallonge.. Ĉar vera kalkulado de la nombro da parolantoj de Esperanto estas entute neefektivigebla, mi uzis teknikojn similajn al tiuj uzitaj en balotado. La unua de ĉi tiuj specimenadaj esploroj, farita en Francio je 1958-59, estas pli-malpli tipa de dek-duoj aliaj faritaj poste. Mi unue trovis hazardan ekzemplon konsistante de dekkvar el la naŭdek-ok Departementoj en kiu Francio tiame dividiĝis por administradaj celoj. Du el ĉi tiuj (Oran kaj Constantine) estis en Alĝerio. Ĉar ripetitaj klopodoj akiri permeson de la Franca registaro iri al Alĝerio estis malsukcesaj pro la nedeklarita milito tiam okazanta, mi devis elekti (hazarde) du Departementojn de la Sesangulo ((rimarko 1)) kiel anstataŭigo. Mi mencias ĉi tiun malgravan aferon nur por emfazi ke preskaŭ senescepte ia deviado de strikta specimenada procedo estas neevitebla. Mi tiame vizitis ĉiujn de ĉi tiuj Departementoj kaj intervjuis plurajn aktivajn Esperantistojn, ekzemple, la delegitojn de la Universala Esperanta Asocia, anojn de Sennacieca Asocio Tutmonda listitajn en ties jarlibro, kaj anojn de aliaj Esperantaj organizoj kies adresoj jam estis donitaj al mi. Ĉiu intervjuita persono estis petita taksi kiom da parolantoj de Esperanto estis en la Departemento. Mi tiame provis fari veran nombradon per sekvi ĉiun spuron provizitan de la personoj intervjuitaj kaj de malnovaj eldonoj de jarlibroj (esperante ekakiri parolantojn kiuj jam estis delonge malaktivaj). En du hazarde elektitaj Departementoj mi faris treege plenan serĉon, restante proksimume unu monaton en ambaŭ el ili. En ĉiu Departemento mi kapablis trovi proksimume duoble tiom da parolantoj, ol jam estis konataj al la personoj intervjuitaj. Petinte ĉiun intervjuitan personon taksi kiom da parolantoj entute estis en la Departemento, mi kapablis kompari la duilon kaj la mezon de iliaj taksoj kun la nombrado kaj trovis ke la duiloj bonege kongruis kun la nombrado sed la mezoj estis multe tro altaj, plej ofte pro unu aŭ du neracieme optimistaj taksoj. Simila rezulto rezultiĝis de detala studo en unu Kantono en Svisujo el dekunu esploritaj pli supraĵe. Plano efektivigi similan ĝisfundan nombradon en du Landeroj de la Federala Respubliko de Germanio kovrante multe pli grandaj popolantaroj estis forlasita kiam oni ekkomprenis ke la procedo ne estus atingebla per du personoj en la tri monatoj haveblaj. Komik-opera tuttempa observado per la sekreta polico en la Germana Demokratia Respubliko malinstigis min kontakti eĉ unu Esperantiston pro timo kompromiti lin aŭ ŝin. Esploroj en Aŭstrio, Italujo, kaj aliaj Eŭropaj landoj, tamen, subtenis la pli fruajn trovadojn. Je pli lastatempaj jaroj, vizitante landojn sur ĉiuj kontinentoj escepte de Aŭstralio, mi uzis la ĝeneraligadojn bazitajn sur la esploroj bazitaj je Eŭropaj landoj por alveni ĉe taksoj de la nombro de parolantoj en politikaj kaj (malofte) geografiaj estaĵoj de variaj grandecoj. Pli krudaj specimenadaj procedoj en la malfruaj 1950-oj jam enkondukis min taksi ke la nombro de parolantoj atingis la unu milionon ((tiel)) je proksimume 1956. Ne ĝis 1988 la takso atingis nivelon kie mi sentis min pravigita rondigi ĝin supren al du milionoj prefere ol malsupren al unu miliono. Ĉi tiuj iom hazardaj ekzemploj eble donas al vi ideon de kiel mi ellaboras miajn taksojn. Estas, kompreneble, multaj fontoj de substanca eraro en ĉi tiuj procedoj. Ekzemple, la fakto ke ĉi tiuj esploroj estis faritaj je tre malsamaj tempoj komplikas ilian interpretadon, ĉar tendencoj inter observadoj en la samaj lokoj je malsamaj tempoj estis ĝeneraligitaj al lokoj kie nur unu observado estis farita. Estas tute ebla, ke la nuntempa nombro de parolantoj estas ne pli ol unu miliono, sed, ĉar eraro povas operacii en iu ajn direkto, ĝi povus esti jam pli alta ol du milionoj. La emo supertaksi la nombron de parolantoj de onia propra lingvo ne estas malofta. Parolantoj de la franca, angla, kaj, ho ve, Esperanto estas inter la plej senhontaj ofendantoj en ĉi tiu respekto. La ĉarma “Rakonto pri la angla” fare de McCrum et al. proponas absurdan “...pli ol biliono da parolantoj de Angla, minimume kvarono de la popolo de la mondo” (paĝo 23). En la jaro kiam la libro aperis (1986) “minimume kvarono de la popolo de la mondo” estus multe super unu biliono kaj du cent milionoj, etendante la simple absurdan al la tute stulta. La aŭtoroj estas trompitaj ne nur per la tambur-batantoj por la angla, sed de la neruĝiĝantaj propagandistoj de “...Esperanto...nuntempe uzita de inter sep kaj dekdu milionoj da personoj.” (paĝa 38) La francoj ne povas konkuri kun ĉi tiu speco de malbrida sensencaĵo, sed ili faras sian absolutan plej bonan. En 1984 la Franca Kultura Komisio de Brussels provis lokigi sur aŭtobusoj kaj tramveturiloj reklamojn legiĝantajn (en la franca, kompreneble) “264 Milionoj da Franca-Parolantoj en la Mondo Parolas la Lingvon de la Kapitalo de Eŭropo”. Rifuzo akcepti la reklamon eble estis simple pura cenzurado, kiel la Komisio asertis, aŭ ĝi eble estis embaraso pro la egeco de la troigado de la aserto. Kaj fona informo pri mi? Kiel studento mi faris signifan kvanton da laboro en lingvistiko sed ricevis mian doktoriĝon je psikologio. Dum mi instruis kaj faris esploradon en la Psikologia Fako ĉe la Universitato de Vaŝington mi daŭrigis intereson pri lingvistiko kaj estis kunfondinto de la Lingvistikan Fakon tie. Kvankam oni ofertis al mi pozicion en la nova fako, mi restis en psikologio pro mia intereso pri la rilatoj inter sciadaj procedoj kaj lingvo, temo ne kutime parto de lingvistika esploro. Demografiaj lingvistikoj estis hobio mia kiam licencia studento. Dum multaj jaroj mi estis esplora inĝeniero ĉe la Boeing Kompanio, prilaborante problemojn en vida, aŭda, kaj tuŝa percepto. Mi nun estas emeretiĝinta de ambaŭ pozicioj kaj tial, sufiĉe strangete, neniam ŝajnas havi iu ajn liberan tempon. Se vi bazas presanoncon sur iu ajn de ĉi tiu materialo, ne estas necese ke mi kontrolu ĝin, sed mi ŝatus vidi ekzempleron. ((La resto verkita en Esperanto)) Mi intencas peti unu el miaj Esperantaj amikoj kiuj multe uzas komputilojn ke li au ŝi serĉu ĉe Use-Net iun ajn informon kiu tie troviĝas. Mi esperas renkonti vin iam, kaj diskuti tiun ĉi kaj aliajn temojn de komuna intereso. ((I intend to ask one of my Esperanto friends who uses computers a lot to search Usenet for any information which may be found there. I hope to meet you some time, and discuss this and other topics of common interest.)) Sincere, ((Sidney S. Culbert))
Rimarko 1: “La Sesangulo” estas ofta nomo por Eŭropa Francio, kiu estas pli-malpli sesangula. |